Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Funebro

Unua verso:Ve, ve, pro la urbo detruita!
Proks. dato:≈ 1900–1925
Grupo:Islanda

Klarigoj

Tiu poemo estis verkita dum la jaroj 1908–1909 islandlingve sed unue aperis post morto de la aŭtoro en la revuo Vaka (Maldormo) 1927. Ĝi estas unu el la plej fruaj modernaj poemoj en islanda literaturo.
La nomo de la poemo kaj ĝiaj du unuaj versoj en la islanda:

> Sorg

> Vei, vei yfir hinni föllnu borg!
> Hvar eru þín stræti
Ve, ve, pro la urbo detruita!
Kie estas viaj stratoj,
viaj turoj,
kaj la lummaro, ĉarmo de la nokto?
Kiel koralo en profunda maro
vi estis sub la blua ĉielo,
kiel buko el arĝento reliefa
vi kuŝis sur la mamoj de la tero.
Ve, ve!
En mallumaj putoj serpentoj maldormas,
kaj la nokto kompatas ruinojn viajn.
Ĉevalhufa polvonubo de la vivo kirliĝas al ĉielo,
viroj en jungilaro,
frenezaj virinoj en oraj ĉaroj.
Donu al mi salon por manĝi, por ke la lango krustiĝu en mia buŝo
kaj mia funebro silentiĝu.
Sur blankaj ĉevaloj ni galoprajdis supren sur la bluan
ĉielarkon
kaj pilkludis per oraj globoj;
ni pendis en la kolharoj de l’ mallumo,
kiam ĝi sin verŝis tra la abismon;
kiel lunradioj ni dormis sur la ondoj maraj.
Kie estas tiuj montoj kiuj falu sur mian funebron,
altaĵoj kiuj polve kovru mian nudon?
En la nigra mallumo de la eterneco flugas ruĝa drako
kaj ŝprucigas venenon.
Suno post suno faladas gutope
kaj naskas novan vivon kaj novan funebron.