Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Homo

Unua verso:Tre ofte mi miris, homo
Proks. dato:≈ 1975–2000
Grupo:Islanda

Klarigoj

Tiu poemo aperis islandlingve en la poemlibro de Kristján, Lífið kallar (La vivo alvokas) 1950.
La nomo de la poemo kaj ĝiaj du unuaj versoj en la islanda:

> Maður

> Oft hef ég undrast, maður,
> örlög þín stór og köld
1.
Tre ofte mi miris, homo,
malvarman sorton de vi,
fatal’ pratempe dediĉis
al vi grandpotencon de sci’.
2.
Vivul’ kaj aĵo senviva
subiĝis al vi sen fin’.
Vi konas leĝojn kaj vojojn,
sed viv’ ĝojigas ne vin.
3.
Vi flare serĉas kaŝloke,
tekniko vin portos ĝis nub’,
por trovi iun sekretan
lulilon plej grandan por bub’.
4.
Vi longe serĉos kaj serĉos
je tre fervora trovem’
pri novtekniko kaj sorĉo
ĝis vi maltrovos vin mem.