Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Pri la necerta tempo de la morto

Unua verso:Ho, kiel vegetaĵo
Metro:Átta línur (tvíliður+) þríkvætt:AbAbCdCd
(o)
(o)
(o)
(o)
(o)
(o)
(o)
(o)
Proks. dato:≈ 1650
Grupo:Islanda
Pri la necerta tempo de la morto
1.
Ho, kiel vegetaĵo –
kreskanta kun odor’
el verda ebenaĵo
je frua matenhor’ –
subite senfloriĝas,
se ĝin detranĉas vi,
tiele estingiĝas
la viv’ de ĉiuj ni.
2.
Jen, tiel l’infanaro
kuradas al mortdom’
kun lerta junularo
kaj maljunega hom’.
Certigas hom’ neniu
pri vivotempprokrast’,
sed submetigas ĉiu
al l’agoniogast’.
3.
La mort’ similas certe,
laŭ mia opini’,
al herbfalĉisto, lerte
falĉanta ĉion ĉi:
kreskaĵon kaj herbaron
kun juna belflorar’,
li faras belrozaron
egala kun junkar’.
4.
La homa viv’ kuradas
senhalte al la mort’,
la korpon do kaŝadas
la tomb’ – kruela sort’.
Kondukas vojo ĉia
al sama punkt’, ho ve,
al punkt’ mi venos tia
ĉu volas mi aŭ ne.
5.
Nek estas haltigebla
la morto per kutim’
aŭ pov’, nek aĉetebla
momenta tempolim’.
La mort’ ne zorgas iam
pri plaĉ’ aŭ malplaĉeg’,
mildiĝas ĝi neniam
je pet’ aŭ kolereg’.
6.
Malĝuste oni ĉiam
eraras pri la sort’,
de kie, kiel, kiam
alvenas nia mort’.
Per unu voj’ ni venas
en mondon tiun ĉi,
sed diversvoje prenas
la morto nin al si.
7.
La mort’ perforte ĉie
militas inter ni;
ĉu estas lok’ do kie
nur min indulgos ĝi?
Ho, l’Adamem’ restadas
en mia karnnatur’,
mi tial meritadas
fariĝi polvo nur.
8.
La vivo nek haviĝis
per rab’ nek per kutim’,
nur prunte unuiĝis
kun mia korp’ l’anim’.
La sian povas Dio
postuli tuj de mi
laŭ sia vol’. – Pro tio
la morton sendas li.
9.
Nu, tiel devigita
en via nomo, Di’! –
Al hom’ en ter’ kaŝita
min ne komparas mi.
L’alvoko kiam sonas,
neniu savos sin;
eĉ se la nokto tronas,
ĝi ne timigos min.
10.
Mi scias: vivas mia
Savanto apud Di’,
regante ĉion dia
Jesuo estas li.
Sur kruco ja mortiĝis
li mem, venkant’ de l’ mort’,
l’eterna viv’ doniĝis
al mi per lia fort’.
11.
Per sia mort’ la morton
detruis tute li
kaj venkis mortoforton –
difektos min neni’.
Dum mia korp’ restadas
malviva en la ter’
en la ĉiel’ festadas
l’animo sen mizer’.
12.
Interne kaj ekstere,
dum tag’ kaj nokto mi
Jesuon amas vere
kaj donas min al li.
Min helpas forto lia,
li vivplenigas min,
per li dolĉiĝas mia
morthor’. – Mi fidas lin.
13.
Jesuo, mi vivadas
kaj mortas en vi mem;
eĉ se mi malsanadas,
mi mortos sen timem’.
Potenca mort’, mi iras
al vi sen tim’ en kor’.
En fid’ al Krist’ mi diras:
Bonvenu via hor’.