Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Fino de vojaĝo

Unua verso:Amostelon / super Rokmonto
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 1975
Grupo:Islanda
1.
Amostelon
super Rokmonto
nokta nub’ vualas;
ĝojbrilis antaŭe
ĝi, sed triste nun
sopiras knab’ en valo.
2.
Scias mi ja, kie
l’esper’ kaj mia mondo
de Dia fajr’ lumiĝas.
Katenojn de l’menso
mi rompas, kaj min tutan
en viajn brakojn ĵetas.
3.
Mergas min kaj vidas
mi en vian animon,
vivas vian vivon;
ĉiun momenton
je kiu Di’ vin amas
mi trovas en mia koro.
– – –
4.
Kolektis mi sur monto
– estis du kune –
florojn sur deklivo,
plektis mi bukedon
kaj en vian sinon
metis dolĉajn donojn.
5.
Sur mian kapon metis
vi girlandojn aromajn
de brilaj blufloroj,
unu post alia,
kaj ĉion admiris,
dekaptis ilin tuj.
6.
Ridis ni surmonte,
ĉiel’ sereniĝis
bela super rokoj;
feliĉon mi trovis
nur ĉe tia vivo,
sen tio plenmanko.
7.
Ploris sur herbejo
bonaj florfeoj,
nian disiĝon komprenis;
roso ni tion imagis,
kaj malvarmajn gutojn
ni kisis el krucherbo.
8.
Vin tenis mi ĉevale
en forta fluo,
kaj trovis plensente
ke tiun florburĝonon
mi povus protekti
dum tuta mia vivo.
9.
Kombis viajn harojn
mi ĉe Porkrivero,
zorge kaj intime;
ridetis florlipoj,
brilis okulsteloj,
ruĝiĝis varma vango.
10.
For nun troviĝas
de via akompano,
knab’ en valprofundo;
amostelo
super Rokmonto
brilas trans la nuboj.
11.
Altajn sferojn
disigas spaco,
klingo eĝon kaj randon;
sed spiritojn, kiuj amas,
eterneco povas
neniam disigi.