Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Saluto el fremdlando

Unua verso:Afable blovas nun la suda vento
Proks. dato:≈ 1975
Grupo:Islanda
Afable blovas nun la suda vento,
surmare levas sin ondeta bando
kaj iras al la bela Glacilando,
al bord’ de mia hejm, al mia gento.
Al ĉiuj hejme, kun sincera sento,
kaj al la fiŝkaptistaj boatetoj
salutojn sendas mi per vi, ondetoj;
ventet’, belvangojn kisu, en silento.
Profet’ printempa, ci birdet’ fidela,
fluganta alte tra l’lumpanoramo,
en somerval’ por kanti preta jam:
Se ci knabinon de belec’ anĝela
ekvidos, kun kufet’ kaj ruĝornamo,
salutu ŝin: Ŝi estas mia am’.