Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Alaŭdon aŭdas mi denove . . .

Unua verso:Alaŭdon aŭdas mi denove . .
Tradukanto:Kalman Kalocsay
Fonto:Hungara antologio paĝo(j)86
Proks. dato:≈ 1850
Dato:1849
Grupo:Hungara

Klarigoj

Unue tiu poemo aperis en Hungara antologio 1933 kiun redaktis K. Kalocsay. En la nova eldono de Hungara antologio 1983 la poemo troviĝas iom reviziita kaj tiel ĝi aperas ĉi tie.
1.
Alaŭdon aŭdas mi denove . . .
Delonge mi forgesis pri l’
birdeto kara. Ho printemp-heroldo,
sonoru plu per gaja tril’!
2.
Dio, min kiel dolĉe tuŝas
ĉi sonoj post batala bru’!
Kiel se brulan vundon banas monta
torento per la freŝa flu’.
3.
Ho kantu, trilu, kara birdo!
Min memorigas ĉi kantet’,
ke ne nur murda il’, soldat’ mi estas,
sed ankaŭ homo kaj poet’.
4.
Pri l’ amo kaj pri poezio
min memorigas via son’,
kaj, kion donis al mi ĉi diinoj,
kaj donos: pri la multa bon’.
5.
De l’ tril’ refloras du rozujoj:
l’ espero kaj la rememor’,
kaj ili klinas siajn belajn branĉojn
al mia sorĉebria kor’.
6.
Kaj sonĝas mi en tiel dolĉa,
en tiel rava revo-lul’,
pri vi, mia anĝel’ fidela, kiun
mi amas kun fidela brul’.
7.
Beato de animo mia,
vi, kiun al mi donis Di’,
por montri, ke ne supre la ĉielo,
sed sur la tero, tie ĉi.
8.
Ho kantu, birdo, floroj kreskas
laŭ via dolĉa voĉo . . . Jen,
kiel dezerta estis mia koro,
kaj nun ĝi estas florĝarden’.