Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Infero (Komenco de la unua kanto)

Unua verso:Je l' vojomez de nia vivo tera
Tradukanto:Kalman Kalocsay
Proks. dato:≈ 1300
Grupo:Itala

Klarigoj

Metro ankoraŭ ne registrita.
1.
Je l’ vojomez’ de nia vivo tera
mi trovis min en arbareg’ obskura,
ĉar perdiĝinta estis vojo vera.
2.
Ho, ve eĉ diri, kia lok’ terura
estas ĉi kruda, pena dens’ arbara,
revekas timon eĉ memoro nura,
3.
Eĉ mort’ apenaŭ estas pli amara.
Sed traktos mi pri renkontita ĉio,
por ke l’ trovita Bono iĝu klara.
4.
Kiel alvenis mi ? Sen propra scio.
Mi vagis tiam tiel sonĝgravede,
de l’ ĝusta voj’ mi trafis al devio.
5.
Sed troviĝinte fine mont-piede,
ĉe l’ fin’ de tiu valo, kiu sidis
sur mia koro tiom tim-obsede:
6.
mi, ekrigarde, la montsupron vidis,
radivestita de l’ Planedo glora,
kiu la homajn paŝojn ĉiam gvidis.
7.
Nun iom cedis mia sent ’ angora,
daŭrinta en la kor’ tra l’ nokto jena,
pasinta inter tia zorg’ dolora.
8.
Kaj kiel iu, kun spirego pena,
se el marŝtormo sin al bord’ li ŝovis,
sin turnas al la akvo danĝerplena:
9.
l’ animo, kiu ĵus rifuĝon trovis,
rigardon turnis al la vojo, kian
neniam viva hom’ transiri povis.
10.
Ripoziginte lacan korpon mian,
mi, ekrigarde, la montŝultrojn vidis,
radi-vestitaj de l’ Planedo glora.
11.
Sed, kiam al pli kruta lok’ mi venis,
panter’ facila, vigla tie staris
kun felo, kiu de makuloj plenis,
12.
kaj ne foriris ĝi, sed tiel baris,
tiel malhelpis min en vojo mia,
ke mi prefere jam returnon faris.
13.
Sed estis fruo de maten’ radia:
la Sun’ ascendis, kun la bildoj stelaj
kun ĝi estintaj, kiam Amo Dia
14.
unue movis tiujn aĵojn belajn:
do, min plenigis per esper’ de bono
kontraŭ la besto de buntaĵoj felaj
15.
la dolĉo de la horo kaj sezono;
sed ve, denove timo min katenis,
ĉar frapis min apero de leono,
16.
kiu min ŝajne ĝuste kontraŭvenis,
kun alta kapo kaj malsat’ rabia,
tiel ke la aero kvazaŭ tremis.
17.
Krome, lupino, kies korpo fia
sub ŝarĝ’ de ĉia fidezir’ malgrasis,
kaj gentojn puŝis al mizero kria,
18.
nun tiel ege min ekembarasis
per tim’, kiu el ĝia vido venas,
ke la esper’ de l’ alto min forlasis.
19.
Kaj kiel iu , kiu gajni penas,
sed venas temp’ kaj perdon por li ŝutas,
tutpense pentas, plende sin ĉagrenas,
20.
pro l’ best’ malpaca same mi kondutas,
ĉar, kontraŭvene, ĝi min, grad’ post grado,
repremas tien, kie suno mutas.
21.
Post ĉi refal’, dum profundloka vado,
sin montris iu al la vid vuala,
ŝajnante raŭka jam pro silentado.
22.
Vidante lin en dezertego vala:
„Kompatu min! – mi krie al li gestis –
ĉu ombro estas vi, ĉu hom’ reala.“
23.
Kaj li: „Ne homo, homo mi nur estis.
Gepatroj miaj estis laŭ nacio
lombardoj, hejme en Mantovo nestis.
24.
Naskite, jam malfrue, sub Julio,
sub bona Aŭgusto vivis mi en Romo,
en tempo de l’ falsdia religio.
25.
Kaj kantis mi, poet’, pri l’ pia homo,
fil’ de Anĥizo, rifuĝint’ el Trojo,
post brulo de l’ fiera Iliono.
26.
Sed kiel vi al tiel pena vojo
reiras, kaj ne al ĉi bela monto,
al la komenc’, kaj kaŭz’ de ĉia ĝojo?“
27.
„Ho, ĉu Virgil’ vi estas do? La fonto
de l’ larĝa kantriver’ kun dolĉa zumo?“
mi kriis, dum la frunton kovris honto.
28.
„Vi de ĉiuj poetoj glor’ kaj lumo!
favoru min pro longa stud’ fervora
kaj granda am’ al via versvolvumo!
29.
Ho, mia Majstro kaj modelo glora!
sola, de kiu mi heredon prenas
de l’ dolĉa stilo: mia fam’ honora,
30.
vidu ĉi monstron, kiu min korpremas,
Saĝulo fama, volu min protekti,
ĉar pro ĝi vejnoj ĉiuj en mi tremas.“
31.
„Alian vojon devas vi elekti,
– respondis li, vidante ke mi ploras –
por vin de l’lok’ sovaĝa fordirekti.
32.
La best’, pro kiu krie vi angoras,
neniun lasos ja tra vojo sia
kaj baras kaj ĝismurde ĝi rankoras,
33.
kaj estas tiel krima, ke l’ malpia
dezir’ neniam satas en ĝi sine,
post manĝo venas eĉ malsato plia.
34.
Al multaj bestoj ĝi sin donas ine,
kaj al pli multaj donos, ĝis alvenos
Vertrago, kiu ĝin mortigos fine.
35.
Teron, metalon tiu ne manĝemos,
lin nutros amo, saĝo, virto brila
inter Feltro kaj Feltro li loktenos.
36.
Li estos sav’ por Itali’ humila,
por tiu Turno, Niso, Eŭrialo
de vundoj mortis, kaj virgin’ Kamila.
37.
Li pelos ĝin tra ĉiu urb’ kaj valo,
ĝis li ĝin puŝos al Infer’, de kie
ĝin Pra-Envio sendis por fatalo.
38.
Do, bone por vi, miaopinie,
min sekvi nun, ke tra l’ Eterna Loko
mi savu vin, gvidante vin devie.
39.
Vi aŭdos tie ĝemojn sub sufoko,
vidos antikvajn ombrojn en turmentoj,
ke duan morton petas ĉiu voko;
40.
kaj poste – ombrojn, kun kontentaj sentoj
en fajro, pro la fido pri l’ eniro
pli-malpli-frua al beataj gentoj.
41.
Sed se pli alten levos vin deziro,
anim’ pli digna gvidos vin. Necesas
vin al ŝi lasi, post adiaŭdiro.
42.
Ĉar la Regnestro, kiu supre pesas,
al mi, vivinta kontraŭ Lia leĝo,
al sia Urb’ eniron ne permesas.
43.
Li estras ĉie, Li, ĉiela Reĝo!
Feliĉaj, kiujn li elektas, iri
al lia Urb’, al lia alta Seĝo!“
44.
Nun mi: „Poet’! Permesu peton diri
al vi, je l’ Dio, kiun vi ne konis:
ke nek ĉi ve’ nek pli min povu ŝiri,
45.
min gvidu, kiel vi promeson donis,
ke l’ pordon vidu mi de Petro sankta,
kaj tiujn, kiuj en la damno dronis!“
46.
Ekiris li, mi estis lin sekvanta.