Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Gronlandaj strofoj

Unua verso:Se Gronlandon venos vi
Proks. dato:≈ 1925
Grupo:Islanda
Gronlandaj strofoj
1.
Se Gronlandon venos vi
donu mi ekkonojn
pri inoj kiuj loke ĉi
portas pantalonojn.
2.
Ili harojn per lertec’
alten volvas pinte.
Kape belas in’ laŭ dec’
tiel aranĝinte.
3.
Harvolvaĵon la edzin’
ligas blurubande.
Amindumu vi ne ŝin
ne koketu dande.
4.
Idnaskinte la fraŭlin’
jam sen edzon havi
verdornamas harojn in’.
Vi ŝi povus ravi.
5.
Pale-ruĝe la vidvin’
harojn ligas vere,
turnas jam trankvile sin
de la pomp’ surtere.
6.
Virgulin’ sangruĝa per
bendo harojn ligas.
Tamen tio– estas ver’–
ofte ja intrigas.