Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La kvardek oka Pasiona psalmo

Unua verso:Vespere iris al Pilato
Metro:Sex línur (tvíliður+) ferkvætt:AbAbAb
(o)
(o)
(o)
(o)
(o)
(o)
Proks. dato:≈ 1650–1675
Grupo:Islanda

Klarigoj

Tiu ĉi traduko preskaŭ havas la saman metron kaj la islanda originalo, Fertugasti og áttundi Passíusálmur de Hallgrímur Pétursson.
La kvardek oka Pasiona psalmo
Pri la flankvundo de Jesuo
1.
„Vespere iris al Pilato
la Judoj, kiuj petis lin,
ke la korpoj en morta stato
sur la krucoj ne trovu sin,
ĉar proksimiĝis la sabato.“
Tiel la Skrib’ instruas nin.
2.
„La soldatoj obeeme
rompis la krurojn de la du
kiuj rapidmortis ĝeme,
sed la membrojn de Jesu’
ili ne tuŝis petoleme,
tial ke li ne vivis plu.
3.
Unu soldato tre kruela
pikis la flankon de Jesu’
per lanco ĝis la koro hela;
elvenis tial granda flu’
de sang’ kaj akvo – pri la bela
profetaĵo ne dube plu.“
4.
Pri morta infanaro sia
zorgas Dio – sola li;
kvankam putriĝas karno mia,
tamen konsoliĝas mi;
ne plaĉas al l’amego dia,
ke disrompiĝu ost’ al ni.
5.
Kreis bona Dio mia
pravirinon antaŭ ni
el la flanko de la pia
Adamo, dum dormegis li;
sed post ekvekiĝo lia
doniĝis bela nom’ al ŝi.
6.
Post l’ekdormo flankvundita
Jesuo Kristo zorgas pri
la kristanaro, konstruita
el sang’ kaj akvo de mem li;
sed post la ĉielir’ benita
pli belan nomon havis ĝi.
7.
Lernu, kiel la bapton puran
kompreni ĝuste devas vi:
Ni vidas korpe l’akvon nuran
sed per la kredo vidas ni
krome la sangon dinaturan
de l’fil’ de Dio – ĝojas mi.
8.
Tomaso, apostolo via,
feliĉa estis, fil’ de Di’,
ĉar per propra mano sia
flankvundon vian palpis li.
Estu permesata tia
vidaĵo al malsana mi.
9.
Ĉiu vejn’ de Kristo mia
dum la sufer’ malfermis sin;
la sang’ el lia korpo dia
fluegis ĝis la krucofin’.
Per elaĉeto bona sia
la fil’ de Dio savis min.
10.
Ne fermis la Sinjor’ la dian
korvejnaron – glor’ al li,
por ke veran amon lian
ekvidu kaj konfesu mi.
Jen, tial kompategon sian
Jesuo donas, hom’, al vi.
11.
La bestoj tra l’flankpord’ eniris
en l’arkeon de l’homar’,
por ke ili – Dio diris –
saviĝu sur la vasta mar’.
Tiel sendanĝere spiris
ĉio malgraŭ la ondar’.
12.
La vivpordon de flanko sia
malfermadas Krist’ al ni,
por ke pri senhelpa mia
animo bone zorgu li;
se restados mi en tia
estej’, neniam mortos mi.
11.
Tra fenestro Noa vidis
la ĉielon super ni,
dum li tre malĝoja sidis
pro l’diluvo, sed post ĝi
pro l’sunlumobril’, li fidis
al la konsolanta Di’.
12.
La ĉielon, tra l’dikoro
de Jesuo, vidas mi;
l’amobrilon de l’Sinjoro
mi do ekscias; kaŭzas ĝi,
ke la granda kordoloro
malaperas for de ni.
12.
Al Moseo rokfrapanta
aperis pov’ de l’ dikompat’,
pro l’akvo freŝa elfluanta
pliboniĝis do la stat’
de ĉiu laca, soifanta
malsana hom’ de l’ juda ŝtat’.
13.
Kiam la koron de filo sia
tre kolere frapis Di’,
elfluis freŝa fonto dia
tra tuta mondo tiu ĉi;
apud hela puto tia
benon kaj forton havas mi.
14.
Soifanta, ĉe puto tia
vere refreŝiĝos mi;
en tiu ĉi kaŝejo dia
mi ne timos – dank’ al Di’.
Min feliĉigas kredo mia,
la vundojn de Kristo palpas ĝi.
15.
Mia kor’, Sinjoro mia!
malpurega faris sin;
lavu ĝin per sango via,
mi humile petas vin.
Ho, vi kompatego dia,
mizeregan savu min.
16.
Miaj korovejnoj piaj
amu, laŭdu, gloru vin,
sed korosang’ kaj vundoj viaj
savu, ravu, benu min.
Am’ eterna! koroj niaj
vin dankegu ĝis la fin’.