Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La strato

Unua verso:La strato en tempo danĝera
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 1950–1975
Dato:1962
La strato en tempo danĝera:
ĉi-matene mil aŭtoj preterfluis
rustan palisaron
tiuj voĉoj: iras iu
hezite serĉe paŝante tra la pordego
kiom longe estos ĝis la transireblo?
atendas dum la herboj ligas por li ŝuojn
karesas mane la la krudan rustoŝelon
la tempo estas danĝera la strato nova
tiuj voĉoj
milmiloj de aŭtoj: necerto
pli bonas ol atendo kaj soifo vivolongaj
malmultaj timetaj saltoj kaj svingo en la sidlokon
foren – por kapti la tempon, distancon trinki.