Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Bela deklivo

Unua verso:Bela deklivo / viaj dum someroj
Proks. dato:≈ 1975
1.
Bela deklivo
viaj dum someroj
kreskas florvivo,
gerani’ kaj beroj.
Juna mi vin amis
rava kun inklino,
floro-patrino.
2.
Dum vesperhoro
vi ruĝiĝis rave
kaj je aŭroro
belis mont’ ruĝflave.
Ombr’ elkave kuris
rampis preter ŝtono,
serĉis je fono.
3.
Viajn belflorojn
homoj bone konis
ĉiajn trezorojn
dio al vi donis.
Kiu do vin vidas
ne forgesu tion
laŭdi la dion.
4.
Vent’ sur vi varma
blovu ĉiam bona,
roso vin ĉarma
igu fruktodona.
Erozi’ ne trafu
vin pro la malbrida
vintro ventfrida.