Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

En naskiĝtago de la kato

Unua verso:Ŝajnas dubeca la okulet'
Aŭtoro:Jón Helgason
Proks. dato:≈ 1925
1.
Ŝajnas dubeca la okulet’,
restas multflanka en ĝi sekret’,
rabobesteca en cerb’ kruel’
kaŝas en ejo sin de malhel’.
2.
Inter ni regis ja amikec’,
estis al mi de vi sincerec’,
ekde vin blindan enportis mi,
kovris vin kiam malvarmis vi.
3.
Estis naskitaj kvar krom vi,
sola restadas vi nun ĉe mi.
Oni aliajn dronigis, ve,
estas katviv’ malĝojiga tre.
4.
Vivis vi jaron sub mia fleg’,
akras hakdento kaj la ungeg’.
Foje vespere de harmoni’,
bele, ĝentile amkantas vi.
5.
Temp’, kiam estas mi sendormant’,
tedas ĝis via sonadas kant’,
menso gajiĝas kaj brila ton’
tute ĝojigas kaj bela son’.
6.
Ŝajnas al iuj ke tiu ĉi
son’ de muzik’ estas nura fi,
certe katin’ en kaŝita lok’
rave aŭskultas al tiu vok’.
7.
Kun lipharegoj sen ia bru’
venas vi porden je matenfru’,
lavas vin tuj per salivo nur,
fermas okulojn vi je plezur’.
8.
Acidhumor’ ofte cedis pli,
vangon de vi kiam frotis mi.
Laŭ mi troviĝas nenia son’
plie mildiga ol kat-ronron’.
9.
Agas la naz’ via per pasi’,
sentas multspecan odoron ĝi,
kie mi, spite de naz’ de hom’,
flaras nenion de et-arom’.
10.
Arte kurbiĝas la vila vost’,
ire leviĝas digne post’.
Dorse neniam la homo mem
al vi egalas je afektem’.