Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Blua ond’

Unua verso:Blua ond / ĝis bord’ leviĝas
Proks. dato:≈ 1900
Dato:1909
Grupo:Islanda

Klarigoj

(Tiu traduko de Sigurður Kristófer Pétursson unue aperis ĉe Þorsteinn Þorsteinsson:Kennslubók í Esperanto. Reykjavík 1909, p. 18, kaj ankaŭ ĉe Þórbergur Þórðarson: Alþjóðamál og málleysur, 1933, p. 164-65.)
Blua ond’
1.
Blua ond’
ĝis bord’ leviĝas,
mortas apud bord’.
Blua ond’,
vin bruanta maro tiras
al si, kaj vi tuj foriras
abismon for de l’bord’.
2.
Blua ond’,
ekĝemojn viajn
resonas mia kor’.
Blua ond’,
ĉiuj viaj vivmomentoj
estas viaj mortmomentoj,
la mort’ vin portas for.