Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Paroloj de Fafnir (Fáfnismál)

Unua verso:Knabo, nura knabo!
Proks. dato:≈ 800–1100
Paroloj de Fafnir (Fáfnismál] rakontas komence en prozo pri la mortigo de la drako Fafnir sur la Gnita-monto fare de Sigurd. Sekvas 22. strofoj kun konversacio de Sigurd kaj Fafnir mortanta. Tie aperas diversaĵoj pri Sigurd mem, liaj motivoj por la mortiga faro kaj la malbeno, kiu akompanas la oron. Sekvas la paroloj inter Sigurd kaj Regin, frato de Fafnir, kiu instigis Sigurd mortigi Fafnir, sed staris iom for dum okazis la batalo. Kiam Sigurd rostas la koron de Fafnir kaj gustumas la sangon, li komprenas lingvon de birdoj kaj aŭdas ilian interparolon, kiu avertas pri la perfida plano de Regin. Sigurd tiam mortigas Regin, prenas la oron de Fafnir kaj rajdas for sur la ĉevalo Grani ekvoje al renkonto kun la valkirio Sigurdrifa (Brynhild).
Sigurd kaj Regin iris sur Gnita-monton kaj tie trovis la spurpadon de Fafnir, kie li rampis al la akvo. Tie Sigurd fosis grandan truon trans la padon kaj ĝin eniris. Kaj kiam Fafnir rampis de sur la oro, li elblovis venenon kaj ĝi falis super la kapon de Sigurd. Kaj kiam Fafnir rampis trans la fosaĵon, Sigurd trapikis lian koron per sia glavo. Fafnir sin skuis kaj ĉirkaŭbatis per siaj kapo kaj vosto. Sigurd saltis el la fosaĵo kaj ili rigardis unu la alian. Fafnir diris:
1.
„Knabo, nura knabo!
Kiu vin naskis, knabo?
Kiu sur Fafnir
ruĝigis sian glavon
akre brilantan?
Staras tra koro klingo.“
Sigurd kaŝis sian nomon, ĉar tion oni kredis antikvatempe, ke vortoj de mortanto havas multan potencon, se ili malbenas sian malamikon per nomo. Li diris:
2.
„Nobla besto
mi nomiĝas,
sed mi disvagis filo sen patrino,
patron mi ne havis
kiel aliaj filoj,
iradas mi ĉiam sola.“
Fafnir diris:
3.
Se vi ne havis patron
kiel aliaj filoj,
per kia mirindaĵo vi naskiĝis?“
Sigurd diris:
4.
„Mia familio,
estas al vi nekonata
kiel mi mem estas:
Sigurd mi nomiĝas,
– Sigmund mia patro,
per glavo mi vin mortigas.“
Fafnir diris:
5.
„Kiu vin instigis?
Kial vi urĝiĝis
senigi min de vivo?
Knabo akrokula,
vi havis patron bravan,
[montru tuj vian kvaliton].“*
Sigurd diris:
„Kuraĝo min instigis,
helpis miaj manoj
kaj mia akra glavo,
malmultaj bravas
je maljuniĝo,
se infanaĝe ili timas.“
Fafnir diris:
7.
„Se vi sukcesus
elkreski kun amikoj,
oni vidus vin batali furioze,
sen libero vi estas
ĉar milit-kaptito,
ligita homo ĉiam tremas.“
Sigurd diris:
8.
„Riproĉas vi moke,
ke mi multe foras
de mia patra heredaĵo,
sen libero mi ne estas,
kvankam kaptito,
vi trovis, ke libere mi agis.“
Fafnir diris:
9.
„Nur vortojn malicajn
vi aŭdas viakrede,
sed veron mi al vi diras:
Oro resonanta,
la ruĝa trezoro
kaj ringoj kaŭzos vian morton.“
Sigurd diris:
10.
„Siajn posedaĵojn
ĉiu priregu
ĉiam ĝis lasta tago,
venos tempo
kiam ĉiu devas
sian morton akcepti.“
Fafnir diris:
11.
„Juĝon de nornoj
vi suferos sur maro,
morton de homo stulta,
en akvo vi dronos,
se vi remos en vento,
ĉio danĝeras al damnito.“
Sigurd diris:
12.
„Diru al mi Fafnir,
ĉar oni kredas vin saĝa
kaj scianta multajn aferojn:
Kiuj estas la nornoj,
kiuj helpas je akuŝoj
kaj dividas patrinoj de idoj?“
Fafnir diris:
13.
„De triboj diferencaj
mi opinias nornojn,
malsamas ili devene,
iuj de Azoj,
iuj de Elfoj,
iuj filinoj de Dvalin.“*
Fafnir diris:
14.
„De triboj diferencaj
mi opinias nornojn,
malsamas ili devene,
iuj de Azoj,
iuj de Elfoj,
iuj filinoj de Dvalin.“*
Sigurd diris:
15.
„Oskopnir* ĝi nomiĝas,
kie ĉiuj dioj
ludas per siaj lancoj,
Bifröst* rompiĝos,
kiam ili forrajdos,
kaj naĝos ĉevaloj en rivero.
16.
La kaskon de teruro
mi portis inter homoj,
kiam mi kuŝis sur ringoj,
pli potenca mi kredis
ol ĉiuj homoj,
ne trovis multajn por komparo.“
Sigurd diris:
17.
„La kasko de teruro
neniun protektas,
kie batalas koleraj homoj;
homo tion spertas
kunvene kun bravuloj,
ke neniu alian superas.“
Fafnir diris:
18.
„Venenon mi sputis,
kuŝante sur heredaĵo
granda de mia patro.“
Sigurd diris:
19.
„Drako potenca,
vi elĵetis venenon
vaste kaj hardis vian koron,
ĉiam pli kruelaj
fariĝas homoj
portante tiun kaskon.“
Fafnir diris:
20.
„Nun mi vin konsilas,
tion vi atentu,
tuj rajdu hejmen Sigurd,
la sonoranta oro
kaj la brilruĝa trezoro,
tiuj ringoj kaŭzos vian morton.“
Sigurd diris:
21.
„Konsilon vi donis,
sed mi tien rajdos,
kie oro kuŝas sur herbo,
sed vi, Fafnir,
kuŝas mort-angore,
jam venis via fino.“
Fafnir diris:
22.
„Regin min perfidis,
kaj vin li perfidos,
li kaŭzos la morton de ni ambaŭ,
nun sian vivon
Fafnir devas forlasi,
vi havis forton superan.“
Regin malaperis, dum Sigurd mortigis Fafnir, sed revenis, kiam Sigurd viŝis la sangon de sur sia glavo. Regin diris:
23.
„Gloron al vi ,Sigurd,
venkon vi havis,
al Fafnir vi portis detruon,
el ĉiuj homoj,
kiuj sur tero paŝas
vi pleje superas je kuraĝo.“
Sigurd diris:
24.
„Eldiri kun certo
ne eblas je asembleo
de homoj noble elstaraj,
kiuplej kuraĝas.
Multaj estas bravaj,
kiuj ne ruĝigis
glavon en alies brustoj.“
Regin diris:
25.
„Kontenta vi estas
kaj pri faro fiera,
viŝante vian glavon sur la herbo,
mian fraton
vi mortige vundis,
tamen ankaŭ mi parte kulpas.“
Sigurd diris:
26.
„Vin tion aranĝis
ke mi rajdis ĉi tien,
trans montojn de pura prujno,
oron kaj vivon
plutenus la glima drako,
se mi ne spronis mian menson.“
Tiam Regin alpaŝis al Fafnir kaj eltranĉis al li la koron per glavo, kiu nomiĝas Ridil, kaj tiam li trinkis sangon el la vundo. Regin diris:
27.
„Vi sidu, Sigurd,
dum mi iros dormi,
kaj rostu la koron de Fafnir,
tiun koron
mi volas manĝi
post tiu trinko de sango.“
Sigurd diris:
28.
„Flanken vi iris
dum mi ruĝigis
sur Fafnir mian glavon,
mian forton mi uzis
kontraŭ potenco draka,
dum vi kaŭris sub arbustoj.“
Regin diris:
29.
„La maljunan giganton*
vi devus longe lasi
sen vundo en lia kusejo,
se vi ne glavon havus
de mi forĝitan,
tiun akran klingon.“
Sigurd diris:
30.
„Kuraĝo pli taŭgas
ol de glavo potenco,
kie homoj batalas koleraj,
homojn sentimajn
mi vidis batali
ĝis venko per glavo malakra.
31.
Pli taŭgas kuraĝo
ol timanta koro
en ludo batala de armiloj,
gaja spirito
prosperas pli ol sombra,
kio ajn okazos.“
Sigurd prenis la koro de Fafnir kaj ĝin rostis sur stango. Kiam li opiniis, ke estis *plenrostite, kaj la suko gutis el la koro, tiam li ĝin tuŝis per fingro por konstati plenrostiĝon. Li bruligis la fingron kaj ĝin metis en sian buŝon. Sed kiam la korsango de Fafnir venis sur lian langon, li komprenis birdan parolon. Li aŭdis, ke paseroj pepadas sur la branĉoj.
Diris pasero:
32.
„Sidas Sigurd,
per sango priverŝita,
rostente de koron de Fafnir,
li faru saĝe
la ringo donanto,*
se li manĝus koron brilantan.“
La dua diris:
33.
„Kuŝas Regin,
konsultas kun si mem,
kiel perfidi knabon lin fidantan,
kolektas vortojn
malice kolerajn,
deziras venĝi fraton fiulo.“
La tria diris:
34.
„je kapo senigita
li sendu la grizulon*
al morto el ĉi tie,
la tutan trezoron
li tiam soala regos,
sur kiu Fafnir kuŝis.“
La kvara diris:
35.
„Saĝa li estus,
se li scius sekvi,
fratinoj*, vian konsilan amikan,
se pri si li zorgus
kaj korvon gajigus,
lupon mi rekonas laŭ la oreloj.“
La kvina diris:
36.
„Ne estas tiel saĝa
nia batalisto,
kia mi volus kredi filon de reĝo,
se li fraton
lasos eskapi,
jam preninte vivon de la alia.“
La sesa diris:
37.
„Malsaĝa li estas
se li pli indulgas
murdeman malamikon,
Regin, kiu planas
kontraŭ li perfidon,
li ne scias, kiel sin gardi.“
La sepa diris:
38.
„Je kapo *senigitan
li sendu la kanajlon
al morto, mankan je oro,
tiam la trezoro
de Fafnir estos
sub rego de unu sola.“
Sigurd diris:
39.
„Fato ne tion faros,
ke al Regin restos
fariĝi mia mortiginto,
ĉar ambaŭ fratoj
baldaŭ kuniru
de ĉi tie al la mondo de Hel.“*
Sigurd forhakis al Regin la kapon, kaj tiam manĝis la koron de Ffnir kaj trinkis la sangon de ili ambaŭ, Regin kaj Fafnir. Tiam Sigurd aŭdis kiel parolas la paseroj:
40.
„Kolektu, Sigurd,
ringojn ruĝajn,
ne al reĝo konvenas timi.
Virinon mi konas
belegan kaj riĉan,
ŝin vi povus akiri.
41.
Verda vojo
al Gjuki montras,
gvidas Fato irantojn,
tie potenca
reĝo edukis
filinon, kiun vi svatu, Sigurd.
42.
Halo staras
sur Cervina monto,
kiun ĉirkaŭas fajro mistera,
tiun halon kreis
saĝaj homoj
el lumo brilanta de Ogn.*
43.
Sur tiu monto
valkirio* dormas,
dum supre ludas fajro de minaco,
Odino sin pikis
per dorno, ĉar faligis
aliajn valkirio ol li preferis.
44.
Vi vidos, knabo,
virinon sub kasko,
kiu rajdis de batalo sur Vingskornir.“
Ŝian dormon
reĝido ne povos
rompi pro fato nornoj fiksita.
Sigurd rajdis laŭ la rampopado de Fafnir al lia kuŝejo kaj trovis ĝin malfermita kaj kun pordokadroj el fero. El fero ankaŭ estis ĉiuj traboj en la domo, enfosita en la teron. Tie Sigurd trovis grandan trezoron de oro kaj plenigis per ĝi du kestojn. Tie li prenis la kaskon de teruro kaj orumitan kirason kaj la glavon Hrotti, kaj multajn pliajn trezorojnkaj ŝarĝis per tio sian ĉevalon Grani, sed la ĉevalo ne volis ekpaŝi antaŭ ol Sigurd sidigis sin sur ĝian dorson.


Athugagreinar

5.6 montru tuj vian kvaliton. Tiu linio estas obskura en la originalo.
13.5 Dvalin; nomo de gnomo.
14.6 Surt: giganto de fajro, batalas kontraŭ la dioj je Ragnarok, fino de la mondo.
15.1 Oskopnir: la batalkampo je Ragnarok.
15.4 Bifrost: la ponto inter tero kaj ĉielo.
29.1 la maljuna giganto: Fafnir.
32.5 la ringo donanto: Sigurd.
34.2 grizulo: Regin.
35.3 fratinoj: la ceteraj birdoj.
39.6 Hel: reĝino de mondo de mortintoj.
42.6 lumo brilanta de Ogn: oro. Ogn estas nomo de rivero.
43.2 valkirio: Sigurdrífa / Brynhild.
44.3 Vingskornir: nomo de batalkampo.