Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Alparolo al la Diablo

Unua verso:Ho Vi, laŭ kiu ajn formulo
Aŭtoro:Burns, Robert
Proks. dato:≈ 1950–1975
Grupo:Skota
1.
Ho Vi, laŭ kiu ajn formulo:
Satan’, Hufmoŝto aŭ Kornulo,
kiu subvolbe, kun sulfuro
en arda trogo,
duŝas povrulojn per torturo
de l’ ŝpruca brogo!
2.
Tortuĉjo, aŭdu min bonvole,
kaj lasu ĉi damnitojn mole;
ĉar vere, ne tro sprit-petole
vi ja diablas:
nin, povrajn vermojn, brogi bole,
ĝis kriĉoj salvas!
3.
Potenca vi kaj vaste fama,
kaj sur la mond’ migrul’ ĉiama:
ĉar kvankam hejmas vi en flama
kav’ katakomba,
atesto pruvas vin nek lama
nek malaplomba!
4.
Jen, muĝas vi en rab’ leone,
jen, truojn gvatas vi spione,
jen, templojn taŭzas vi ciklone
aŭ grenon pestas;
jen en la homa kor’ kokone
vi raŭpe nestas!
5.
Mi aŭdis la avinjon diri:
En morna val’ vi amas iri
aŭ en kastelruinoj giri
sub nokt-okulo,
kaj la vojantojn panik-ŝiri
per ĝem-ululo.
6.
Kiam avin’, kun pia brusto,
diris la preĝojn je l’ krepusko,
sub kampa mur’ vi en embusko
murmuris vibre,
aŭ blove tra sambuk-arbusto
susuris sible.
7.
Mi mem, dum blova nokto vintra,
al lago estis alvaginta.
Subite vi ĉe l’ lumo cindra
vin manifestis.
Kanfasko bruis, movis sin, tra
l’ aero gestis!
8.
Al mi la klabo tremis klake,
la haroj disstariĝis sage!
Tuj kun fantoma kri’ vi kvake
leviĝis skue,
kaj anas-forme vi zigzage
forflugis brue.
9.
Kun gnomoj, aĉulinoj velkaj,
vi rajdas tra la stepoj keltaj
vi rajdas tra la stepoj keltaj
kaj, en tombaro,
ritas kun elfositoj sterkaj
en solidaro!
10.
La kampulinon vi mistraktas:
ĉe l’ buterilo ŝi baraktas,
dum la buteron vi ekstraktas
per ruza movo;
kaj la bovinjo tuj senlaktas
kvazaŭ virbovo!
11.
Kaj sur teksiloj nod-implikan
faraĉas vi, kaŭzante strikon.
Gajulo falas en tragikon –
de senkonsilo,
ĉar ne valoras jam pedikon
la hejm-teksilo!
12.
Kiam la neĝoj ekdegelas
kaj la glacioj splite velas,
la niksoj al vadejo celas
laŭ via vorto
kaj homojn logas kaj liveras
al frida morto!
13.
Sur stepo viaj sparkaj kuloj
iĝas fatal’ por ebriuloj.
Ĉi petolistoj per misbruloj
loge friponas,
ĝis en la marĉon trans okuloj
oni fordronas!
14.
Se framasona rond’ mis-kulte
levas per ritoj vin tumulte,
tuj nepre kok’ aŭ kat’ okulte
per buĉo mortas.
Se ne, novicon vi sepulte
inferen portas!
15.
Pra longe, en edena valo,
kiam l’ unua homa paro
trinkis beate ĉe l’ pokalo
de amo pura,
kuŝis florbede sub opalo
de l’ volb’ lazura –
16.
Vi, ruza, rigloŝova hundo,
enŝtelis vin en iu lundo
kaj trompis Homon (do al fundo
vi falis juste!),
kaj sekve plago kaj inundo
nin trafis bruske!
17.
Ĉu vi memoras pri la tago,
kiam vi levis vin kun grako
en fuma haŭt’ kaj fulga jako
ĉe vojo-kruco,
kaj mokis per malica blago
pri l’ vir’ de Uco?
18.
Kaj kiel vi lin kaptis krampe,
lin sendomigis, batis kampe,
kaj lin ulceris korpe, gambe,
kun brog-vezikoj;
dum la edzin’ lin tedis lange
per vortopikoj!
19.
Sed, tuton de la viv’ malbela,
kun kapta ruz’, insid’ ribela,
de kiam glavo Mikalea
vin trafis ventre –
lingvo nek skota nek gaela
kapablus pentri!
20.
Nun, Hufĉjo, vi pensetas, ĉu ne,
jen bardo drinkas, blagas june,
sed baldaŭ falos oportune
kaj vi lin rabos.
Sed hop! li saltos, kaj fortune
li plu eskapos!
21.
Sed jam adiaŭ, Luĉjo mia.
Ho, se vin kaptus pento pia!
Eble indulgo – mi ne scias –
ankoraŭ daŭras:
Mi ja, pro tiu kavo fia,
eĉ vin bedaŭras!