Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Du kavaliroj

Unua verso:Du kuraĝaj kavaliroj
Tradukanto:I. Lubjanovskij
Proks. dato:≈ 1825–1850
Dato:1830
Grupo:Rusa
1.
Du kuraĝaj kavaliroj
Antaŭ nobla hispanin’
Staras kaj kun amdeziroj,
Kun esper’ rigardas ŝin.
2.
Ambaŭ estas junaj, bravaj,
Ambaŭ fulmas per rigard’,
Ambaŭ havas akrajn glavojn,
Ambaŭ ludas per ponard’.
3.
Ŝi por ambaŭ estas kara
Kaj alloga, kiel glor’,
Sed nur solan el la paro
Ŝi elektis por la kor’.
„Kiun vi el ambaŭ amas,
Vi konfesu kun sincer’ „.
Kaj en la okuloj flamas
De nun ambaŭ la esper’.