Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Am’ de patrino

Unua verso:Bruas la monto kaj falas jam neĝ’,
Proks. dato:≈ 1850
Grupo:Islanda

Klarigoj

Vidu en la islanda metrika retejo (Bragi Óðfræðivefur) la originala poemo Móðurást.
Am’ de patrino
1.
Bruas la monto kaj falas jam neĝ’,
blove kovriĝas altaĵo kaj heĝ’.
Kuras neĝnuboj sub griza ĉiel’,
jam malaperis pro nokta malhel’
voj’ sur glacio malvarma.
2.
Kiu ploranta jen paŝas sur krust’?
vojon ŝi serĉas kaj premas al brust’
etan infanon, ĝin ŝirmas ĉe mam’,
forto perdiĝas, sed kreskas la am’,
brilas larmar’ ŝia ĉarma.
3.
Dormas etulo de mi en trankvil’,
egan mizeron bonŝance solfil’
jam ne komprenas nek vidas ĝin vi.
Helpu eterna, vi, filo de di’
savi senkulpan infanon.
4.
Fil’ mia bona vi sonĝu en dorm’,
tion ja emus mi nokta en ŝtorm’.
Flegas mi vin en terura malhel’,
por ke ne povu vetera kruel’
preni la vivon nek sanon.
5.
Bruas la mont’ kaj pleniĝas etval’,
kreskas noktmeze terura neĝfal’.
Ŝtorm’ de blunigra la neĝnubegar’
muĝe kuradas trans lando kaj mar’,
ĉio kuraĝon malhardas.
6.
Nokt’ terurega jam pasis ĝis fin’,
frosta troviĝas la mortintulin’.
Kovris kadavron per neĝa vual’
vintra kompat’, sed ĉiela el hal’
suno la knabon rigardas.
7.
Ĉar li ridete ja vivas ĉe sin’
sia de amo savinta patrin’,
varme kovrita per vestoj de ŝi,
kiu lin ŝirmis, sed nun la glaci’
palan dormantan ŝin kronas.
8.
Brila fajrer’ de kompato de di’
pleje dolĉigas la vivon al ni
am’ de patrin’, vi protekto de l’id’
benu vin ĉiam en via solid’
di’, kiu frukton ja donas.