Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Iris mi sola

Unua verso:Iris mi for de / drinko kaj ludoj
Proks. dato:≈ 1900–1925
Dato:1918
Grupo:Islanda
1.
Iris mi for de
drinko kaj ludoj,
glasopecoj,
venenaj gutoj.
2.
Iris mi sola, –
aliul’ prenis
ŝin, pro kiu
mi tien venis.
3.
Sed daŭru ne plori,
mia koro!
Nun ili kuniros
al lumo kaj oro.
– – Sed vi gvidus ŝin
al nebula angoro.