Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Nudpiede

Unua verso:Iam ekis / mi vojete
Aŭtoro:Kailas, Uuno
Tradukanto:Karkiainen, Anja
Fonto:Retpoŝto
Proks. dato:≈ 2000
Grupo:Finna
1.
Iam ekis
mi vojete
kaj pluiras
nudpiede.
2.
La kalkanoj
faŭkas vunde
disfenditaj
ĝis profunde.
3.
Kiam mi
sur ŝtonon tretis,
ili sange
ĝin ŝmiretis.
4.
Tamen kiel
mi ekiris,
finvagadi
mi decidis.
5.
Se l’ dolor’
eĉ arde ŝiras,
- estas bone,
mi nur diras.
6.
Do fariĝu
volo via,
mia Sorto,
ne la mia.