Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Paroloj de Regin (Reginsmál)

Unua verso:Kiu estas tiu fiŝo / kiu kuras tra la fluo
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000
Grupoj:Islanda , Edda poemoj

Klarigoj

Paroloj de Regin (Reginsmál) komence rakontas proze pri la renkontiĝo de Sigurd kun Regin ĉe reĝo Hjalprek. Regin edukas lin kaj rakontas al li pri la mortigo de sia frato, Lutro (Otur), fare de Loki. La fratoj, Regin kaj Fafnir, kaj ilia patro Hreidmar, igis Loki kaj la Azojn Odino kaj Hænir plenigi la felon de Lutro per oro, kiun Loki akiris de la gnomo Andvari. La oron akompanas tiu ensorĉo farita de Andvari, ke neniu povos ĝui la posedon de la oro. Post foriro de la Azoj tio kaŭzas konflikton inter la patro kaj la fratoj, kiel atendeble, kaj poste la malfeliĉon de Volsungoj kaj   MEIRA ↲
Sigurd iris al la ĉevalaro de Hjalprek* kaj elektis por si ĉevalon, kiu ĉiam poste estis nomita Grani. Tiam Regin, filo de Hreidmar, estis veninta al Hjalprek. Li estis pli lerta per siaj manoj ol aliaj homoj, nana laŭ staturo. Li estis saĝa, kruela kaj sperta pri sorĉado. Regin proponis eduki Sigurd kaj lin instrui kaj tre amis lin. Li rakontis al Sigurd pri siaj gepatroj kaj pri tiu evento, kiam Odino kaj Hænir kaj Loki venis al la Akvofalo de Andvari. En tiu akvofalo estis multaj fiŝoj. Estis gnomo nomita Andvari. Li tenis sin longtempe en la akvofalo en formo de ezoko kaj tie kaptis fiŝojn por manĝi.
> „Otur estis la nomo de nia frato,“ diris Regin, „kiu ofte iris en la akvofalon en la formo de lutro. Li estis kaptinta unu salmon kaj sidis sur la riverbordo kaj manĝis kun la okuloj fermitaj. Loki frapis lin per ŝtono kaj lin mortigis. Tiam la Azoj opiniis sin bonŝancaj kaj senfeligis la lutron. En tiu sama vespero ili petis tranoktejon ĉe Hreidmar kaj montris al li sian kaptaĵon. Tiam ni kaptis ilin kaj postulis kiel elaĉeton, ke ili plenigu la lutrofelon per oro kaj ĝin tute kovru ekstere per ruĝa oro. Tiam ili sendis Loki por havigi la oron. Li iris al Ran* kaj pruntis ŝian reton kaj iris al la Akvofalo de Andvari kaj ĵetis la reton antaŭ la ezoko, sed ĝi saltis en la reton. Tiam Loki diris:
1.
„Kiu estas tiu fiŝo,
kiu kuras tra la fluo,
kaj ne scias eviti danĝeron?
Vian kapon
elsavu de morto,
kaj trovu por mi fajron de la fonto*.“
Ezoko diris:
2.
„Andvari estas la nomo,
Oin mia patro,
multajn mi vizitis falakvojn.
Norno malinda
destinis por mi pratempe,
ke mi akvon travadu daŭre.“
Loki diris:
3.
„Diru al mi, Andvari,
se vi deziras havi
vivon en haloj de homoj:
Kian punon
suferos homfiloj,
se ili vundas per vortoj?“
Andvari diris:
4.
„Pezan punon
suferos homfiloj
kiuj travadas Vadgelmir*,
pro vortoj mensogaj
pri alia homo
ili longe suferas la sekvojn.“
Loki vidis la tutan oron, kiun posedas Andvari. Sed kiam li estis transdoninta la oron,
li retenis unu ringon, kaj ßin Loki deprenis de li. La gnomo eniris la Ùtonon kaj diris:
5.
„Tiu oro,
kiun posedis Gust,
kaŭzos la morton de fratoj du
kaj ĉe ok reĝoj
akran malpacon,
ĝuos neniu mian trezoron.“
La Azoj transdonis la oron al Hreidmar kaj plenigis la lutrofelon kaj ĝin starigis.
Tiam la Azoj devis stapli la oron kaj kovri la felon. Sed kiam tio estis farita, Hreidmar
alpaŝis kaj vidis unu haron kaj ordonis, ke ĝi estu kovrita. Tiam Odino almetis la
ringon Andvaranaut kaj kovris la haron.
Loki diris:
6.
„Oro estas donita,
pagon vi ricevis
multan por mia kapo,
vian filon
fato ne favoras,
ĝi morton kaŭzos al vi ambaŭ.“
Hreidmar diris:
7.
„Donacojn vi donis,
tamen ne amikajn,
kaj ne kun sincera penso,
vian vivon
mi estus de vi preninta,
se antaŭe mi scius vian trompon.“
Loki diris:
8.
„Estas plia malbono,
tion mi ja scias,
konfliktoj inter familioj,
ankoraŭ ne naskitaj
estas tiuj princoj
kiujn celas tiu malico.“
Hreiðmar diris:
9.
„Pri la ruĝa oro
mi mem disponos
tiom longe, kiom mi vivos;
viajn minacojn
mi neniom timas,
kaj foriru tuj de ĉi tie.“
Fafnir kaj Regin postulis de Hreidmar kompenson pro la morto de Lutro, ilia frato.
> Li tion rifuzis. Tiam Fafnir trapikis per glavo Hreidmar, sian patron, dum li
dormis. Hreidmar vokis al siaj filinoj:
10.
„Lyngheid kaj Lofnheid,
sciu, ke mi mortas,
bezono multon postulas.“
Lyngheid respondis:
11.
„Malmultaj filinoj
je perdo de patro
ĝin venßos kontraŭ fraton.“
Hreidmar diris:
12.
„Nutru filinon,
vi knabino lup-kora,
se vi ne filon naskos kun reĝo,
tiun filinon
vi al viro donu,
venĝos tiam filo kontraŭ fraton.“
Tiam Hreidmar mortis, sed Fafnir prenis al si la tutan oron. Tiam Regin postulis de
Fafnir sian heredaĵon post sia patro, sed Fafnir tion rifuzis. Tiam Regin konsultis
Lyngheid, sian fratinon, kiel li akiru sian heredaĵon.
Ŝi diris:
13.
„Vi milde petu
al via frato
heredon kaj pensojn amikajn,
tio ne konvenas,
ke vi per glavo
postulu de Fafnir la oron.“
Tiujn aferojn Regin rakontis al Sigurd. Iun tagon, kiam li venis al la domo de Regin, ĉi
tiu lin varme bonvenigis. Regin diris:
14.
„Alvenis ĉi tien
filo de Sigmund
junulo aŭdaca,
al mia domo,
havanta kuraĝon
pli grandan ol pli aĝaj,
gajnojn mi esperas
de lupo predanta.
15.
Eduki mi devas
reĝidon bataleman,
nun ido de Yngvi*
ĉe mi kunestas;
estos tiu reĝo
plej potenca sub suno,
kruciras landojn
fadenoj de destino.“
Post tio Sigurd ĉiam restis kun Regin, kiu diris al li, ke Fafnir kuŝas sur Gnita-monto en la formo de drako, kaj ke li havas kaskon de teruro, kiun timas ĉiuj kreaĵoj. Regin faris por Sigurd glavon, li metis ĝin en la akvon de Rejno kaj ĵetis lanbulon por drivi en la fluo kontraŭ la eĝon de la glavo, kiu ĝin tratranĉis. Per tiu glavo Sigurd trahakis la amboson de Regin. Post tio Regin instigis Sigurd mortigi Fafnir. Li diris:
16.
„Laŭte ridus
la filoj de Hunding,
kiuj la vivon
prenis de Eylimi,
se pli dezirus
princo akiri
ruĝajn ringojn
ol venĝi patron.“
Reĝo Hjalprek donis al Sigurd ŝipojn kaj homojn por venĝi sian patron. Ilin atakis granda ŝtormo kaj boardis ili trans iun rokan promontoron. Homo staris sur la roko kaj diris:
17.
„Kiuj rajdas tie
sur ĉevaloj de Refil*
trans ondokrestojn
kaj muĝan maron?
Estas velbestoj
ŝaŭme kovritaj,
venton ne eltenos
ĉevaloj de la golfo.“
Regin diris:
18.
„Sigurd kaj Regin
estas sur ŝipo,
minacas vento
nin dronigi,
krutaj ondoj
pli ol pruo altaj
sur nin falegas.
Kiu demandas?“
Homo diris:
19.
„Hnikar* ili min nomis,
kiam korvojn nutris
Volsung la juna
dum akra batalo;
nun vi povas nomi
oldulon sur roko
Feng aŭ Fjolnir*,
kuniron mi akceptos.“
Ili turnis al la bordo, kaj la oldulo suriris la ŝipon, kaj malfortiĝis tiam la ŝtormo.
Sigurd diris:
20.
„Diru al mi, Hnikar,
ĉar vi scias ambaŭ,
aŭguri por dioj kaj homoj,
kia aŭguro
plej bonas kiam glavojn
svingi oni devas batale.“
Hnikar diris:
21.
„Multaj estas bonaj,
se homoj ilin konus,
bonsignoj por batalo,
fidinda kompano
mi kredas survoje
al batalo la korvon nigran.
22.
Estas la dua,
kiam por vojaĝo
vi pretas jam ekiri,
kaj vidas vi stari
du antaŭdome
homojn fervorajn al gloro.
23.
Estas la tria
se vi aŭdas ululi
lupon sub altaj branĉoj,
fortunon vi havos
bonan se malamikojn
vi vidas pli frue, ol inverse.
24.
Neniu homo
batalu alvide
al suno malfrue brilanta,
venkon tiuj havos
kiuj plenvidi povas,
kaj scias aranĝi armeon por batalo.
25.
Estas misfortuno,
se vi stumblas
kuranta al batalo,
nimfoj malicaj
staras ambaŭflanke
kaj volas vin vidi vundita.
26.
Kombitaj kaj lavitaj
estu saĝuloj
kaj sate manĝintaj matene,
ĉar ne eblas vidi,
kiel estos vespere,
malsaĝas fortunon transkuri.“
Sigurd havis grandan batalon kontraŭ Lyngvi, filo de Hunding, kaj liaj fratoj. Tiam Lyngvi kaj liaj tri fratoj estis faligitaj. Post la batalo Regin diris:
27.
„Nun sanga aglo*
tranĉita estas
al la dorso
de Sigmund-mortiginto,
neniu superas
reĝo-heredanton,
kiu teron ruĝigis
kaj gajigis la korvojn.“
Sigurd iris hejmen al Hjalprek. Tiam Regin instigis Sigurd mortigi Fafnir.


Athugagreinar

Hjalprek, reĝo, patro de Alf, vicpatro de Sigurd; Ran, edzino de Ægir, la mardio;
1.6 fajro de la fonto: oro.
4.3 Vadgelmir: fortflua rivero.
15.3 Yngvi: prapatro de Sigurd.16. ĉevaloj de Refil, ŝipoj (Refil, nomo de marreĝo, vikinga ĉefo): 19.1 Hnikar: nomo de Odino.
19.7 Feng, Fjolnir: nomoj de Odino;
27.1 sanga aglo: la ripoj eltranĉitaj kaj pulmoj eltiritaj, tiel la viktimo estis donita al Odino.