Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Balado fanfaronanta pri la grandaj utiloj de tiu ĉi verko

Unua verso:Jen estas en ĉi tiu libro
Proks. dato:≈ 1950
Balado
fanfaronanta pri la grandaj utiloj de tiu ĉi verko
1.
Jen estas en ĉi tiu libro
manĝaĵo por la Muza fil’
kun salo, pipro kaj zingibro:
klarig’, instruo kaj konsil’
kaj krome rimoj mil kaj mil.
Do, ĝin en sankta skribmanio
poeto, uzu kun util’!
Ni donas ĉion, krom genio.
2.
Instruas ni pri ekvilibro
de ritmo kaj sonora stil’,
kaj: kiel la konfuza vibro
de kor’ puriĝas per distil’
al jamb’, trokeo aŭ daktil’.
Fluidon nutran la kranio
elĉerpu do kun riĉa spil’:
Ni donas ĉion, krom genio.
3.
Kaj (ĝoju en vi ĉiu fibro,
aŭ nin ataku per paskvil’)
jen estas, kun kritika kribro,
neologisma vortkompil’
por poezia asimil’.
Do, vidu, mankas ja nenio
por helpi vin tra malfacil’:
Ni donas ĉion, krom genio.
Dediĉo
Princo poeto, al armil’!
Kantu kun larma litanio,
aŭ ĉirpu, kiel gaja gril!
Ni donas ĉion, krom genio.