Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Antaŭdiroj de Gripir (Grípisspá)

Unua verso:„Kiu havas loĝon / en tiuj domoj?
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Grupo:Edda poemoj

Klarigoj

Antaŭdiroj de Gripir estas aŭguro pri la vivo de Sigurd, filo de Sigmund, filo de Volsung, kaj estas samtempe ia supervido de lia vivo. Sigurd vizitas sian onklon Gripir por informiĝi pri sia estonteco. Gripir respondas liajn demandojn kaj antaŭdiras, ke li venĝos sian patron, mortigas la drakon Fafnir kaj Regin, ekhavas la fatalan ortrezoron, vizitas reĝon Gjuki, renkontas la valkirion Sigurdrifa / Brynhild kaj vizitas ŝian edukpatron Heimir. Post tio Gripir malemas daŭrigi siajn antaŭdirojn, sed Sigurd insistas pri la daŭrigo, dirante, ke li ne timas malbelan   MEIRA ↲
Gripir nomiĝis filo de Eylimi kaj frato de Hjordis. Li regis super popoloj kaj estis la plej saĝa inter homoj kaj havis povon de antaŭvido. Sigurd rajdis sola kaj venis al la halo de Gripir. Sigurd estis facile rekonebla. Li renkontis homon ekster la domo kaj lin alparolis. Tiu nomiĝis Geitir. Sigurd salutis lin kaj demandis:
1.
„Kiu havas loĝon
en tiuj domoj?
Kiel tiun reĝon
nomas homoj?“
Geitir diris:
„Gripir nomiĝas
reganto de homoj,
kiu firman teron
kaj popolon regas.“
Sigurd diris:
2.
„Ĉu estas hejme
la saĝa reĝo?
Ĉu kun mi parolus
tiu gravulo?
Konverson bezonas
homo fremda,
volas mi baldaŭ
renkonti Gripir.“
Geitir diris:
3.
„Tion al Geitir
la reĝo ja demandos,
kiu estas la petanto
de lia parolo.“
Sigurd diris:
„Sigurd mi nomiĝas,
filo de Sigmund,
kaj estis Hjordis
mia patrino.“
4.
Iris tiam Geitir
por raporti al Gripir:
„Alvenis fremdulo
kaj atendas ĉeporde,
distinge supera
laŭ sia aspekto,
deziras li havi
kun vi parolon.“
5.
Iris el halo
reganto de homoj
kaj bone salutis
princon alvenintan:
„Bonvenon, Sigurd,
indus, ke pli frue,
sed vi, Geitir,
zorgu pri Grani*.“
6.
Ili parolis
kaj multon diskutis,
kiam sin renkontis
tiuj saĝaculoj.
Sigurd diris:
„Diru al mi, onklo,
se vi tion scias:
Kiel sin disvolvos
la vivo de Sigurd?“
Gripir diris:
7.
„Merita vi estos
plej el ĉiuj homoj,
kaj plej alten levita
el ĉiuj reĝoj,
donema je oro,
malema je fuĝo,
aspekte elstara
kaj saĝa pri vortoj.“
Sigurd diris:
8.
„Diru, saĝulo,
kaj tiam pli klare
ol mi demandas,
se vi scias profeti:
Kio la unua
okazos bonfortuna,
kiam mi jam estos
for el via halo?“
Gripir diris:
9.
„Unue, princo,
vi venĝos vian patron
kaj reĝon Eylimi*
por suferojn kompensi,
kaj tiujn fortajn
filojn de Hunding
vi ĉiujn faligos
kaj venkon ĝuos.“
Sigurd diris:
10.
„Diru al mi, reĝo,
parenco nobla,
saĝacavorte,
ĉar ni sincere parolas:
Ĉu vi antaŭvidas
grandfarojn de Sigurd,
kiuj plej alte iras
sub la vasta ĉielo?“
Gripir diris:
11.
„Sola vi mortigos
la glimbrilan monstron,
avida kiu kuŝas
sur Gnita-monto;
al ili ambaŭ,
Regin kaj Fafnir,
vi perdigos la vivon,
vere mi parolas.“
Sigurd diris:
12.
„Riĉaĵoj abundas
se mi tiel sukcesos
en bravaj bataloj,
kiel vi profetas.
Etendu viajn pensojn
kaj plion parolu:
kiel plue evoluos
mia vivirado?“
Gripir diris:
13.
„Vi eltrovos
kuŝejon de Fafnir
kaj el ĝi prenos
riĉaĵon belan,
per oro vi ŝarĝos
la dorson de Grani,
kaj al Gjuki rajdos,
vi, la batalfama.“
Sigurd diris:
14.
„Plion vi profetu
konfido-parole,
reĝo aŭgurpova,
por mia informo.
Ĉe Gjuki mi gastos,
kaj de tie iros,
kion pli diri
pri vivopaso?“
Gripir diris:
15.
„Dormas sur monto
reĝfilino,
hela en kiraso
post la morto de Helgi,
vi tratranĉos
ŝian kirason
per tiu glavo,
kiu mortigis Fafnir.“
Sigurd diris:
16.
„Tranĉita la kiraso,
vekiĝas virino
el dormo profunda
kaj ekparolas.
Kion ŝi deziros
diri al Sigurd,
bonaŭguran
por vivo de reĝo?“
Gripir diris:
17.
„Al vi potenca
ŝi runojn instruos,
kiujn ekhavi
ĉiuj dezirus,
povon paroli
ĉies lingvon,
kaj la arton kuraci;
kaj prosperu, reĝo.“
Sigurd diris:
18.
„Jen fino de tio,
scioj jam lernitaj,
preta mi estas
de tie forrajdi,
pensojn tamen gvidu
al pliaj foroj,
kio pli dirindus
pri viviro mia?“
Gripir diris:
19.
„Haltejon vi trovos
en bieno de Heimir,
gasto gaja
de homo nobla;
pasinta estas tio,
kion mi antaŭscias ,
ne estu demandita
Gripir tiel plue.“
Sigurd diris:
20.
„Viaj ĉi-vortoj
min malĝojigas,
ĉar pluen, onklo,
vi kapablas vidi.
Vi scias pri troa
mizero de Sigurd,
tial vi, Gripir,
ne volas paroli.“
Gripir diris:
21.
„Plej klara
al mia vido
aperis la tempo
de junaĝo via.
Mi ne tiel saĝas
kiel homoj diras,
nek pli antaŭvidas
ol mi jam montris.“
Sigurd diris:
22.
„Neniun homon
mi konas vivantan,
kiu pli ol vi
antaŭvidas.
Nenion kaŝu,
eĉ se malagrablan,
ne estu al mi sekretaj
aferoj de malbono.“
Gripir diris:
23.
„Estas via vivo
sen malvirtoj destinita,
reĝo noblanima,
tion vi komprenu,
estos via nomo
ĉiam memorata
dum en la mondo
vivos homoj.“
Sigurd diris:
24.
„Plej malbona
mi tion konsideras:
de vi foriri
sen pliaj informoj:
montru la vojon
- estas ĉio destinita -
al mi, se vi volas,
mia nobla onklo.“
Gripir diris:
25.
„Do mi nun diru
plue al Sigurd,
ĉar min la princo
al tio devigas,
tion vi scias,
kio ja estas vera,
ke iun tagon
vin atendas morto.“
Sigurd diris:
26.
„Koleron mi ne volas
de reĝo potenca,
prefere la bonajn
konsilojn de Gripir,
nun mi volas scii,
eĉ se malbonan,
kian destinon
Sigurd plu havas.“
Gripir diris:
27.
„Virino belega
ĉe Heimir loĝas,
de viroj ŝi estas
Brynhild nomita,
filino de Budli,
sed reĝo potenca,
Heimir, knabinon
malmildan edukas.“
Sigurd diris:
28.
„Kiel min koncernas
ke ŝi belega estas,
tiu virino
ĉe Heimir edukita?
Tion vi, Gripir,
pli bone klarigu,
vi, kiu ĉies
destinon antaŭvidas.“
Gripir diris:
29.
„Ŝi al vi rabos
ĉian feliĝon,
tiu belaspekta
virino ĉe Heimir,
dormi vi ne povos,
neglektos juĝaferojn,
homojn vi ne atentos,
se mankas ŝi, la bela.“
Sigurd diris:
30.
„Kian komforton
Sigurd tiam havos?
Ĝin diru, Gripir,
se vi tion vidas.
Ĉu mi virinon
akiros dote,
tiun tre belan
filinon de reĝo?“
Gripir diris:
31.
„Vi du faros
ĉiujn ĵurojn
plene kaj firme,
sed ne bone tenos.
Kiam vi ĉe Gjuki
dum nokto gastis,
memoros vi ne plu
la virinon ĉe Heimir.“
Sigurd diris:
32.
„Kio estas, Gripir,
tio pri mi dirita,
ĉu vi min antaŭvidas
tiel nefidinda,
ke mi devas rompi
ĵurojn al virino,
kiun mi plene
amas miakrede?“
33.
„Vi fariĝos, princo,
viktimo de perfido,
regos viajn farojn
la plano de Grimhild,
ŝi al vi proponos
virinon helharan,
sian filinon,
sed princon ŝi trompos.“
Sigurd diris:
34.
„Ĉu mi do kun Gunnar
bofratecon ligu
kaj faru Gudrun
mia edzino?
Edzeco bona
tio ja estus,
se tion ne akompanus
malĝojo fatala.“
Gripir diris:
35.
„Trompos vin Grimhild
tiom elfare,
ke ŝi vin petos
svati Brynhild
por Gunnar, ŝia filo,
reĝo de Gotoj,
kaj vi al ŝi promesos
svati por la reĝo.“
Sigurd diris:
36.
„Malico atendas,
tion mi vidas,
devios al pereo
la plano de Sigurd,
se mi virinon
la brilantan svatu
por alia viro,
ŝin de mi amatan.“
Gripir diris:
37.
„Vi ĉiuj tri
ĵurojn faros,
Gunnar kaj Hogni,
kaj vi la tria;
aspektojn sur vojo
vi interŝanĝos,
Gunnar kaj vi:
Gripir ne mensogas.“
Sigurd diris:
38.
„Por kia celo?
Kial ni interŝanĝu
aspektojn kaj voĉojn
sur nia vojo?
Plia perfido
ĉi tie sekvas,
tute terura,
rakontu, Gripir.“
Gripir diris:
39.
„Aspekton vi havos
de Gunnar kaj voĉon,
sed elokventon
kaj saĝon vi tenos,
vi tiam la gloraman
ĉe Heimir edukitan
virinon alligos,
malhelpos nenio.“
Sigurd diris:
40.
„Al mi malplaĉas
plej, ke perfida
min kredos homoj
pro tia faro,
trompon apliki
mi neniel volus
kontraŭ princino
plej alte nobla.“
Gripir diris:
41.
„Vi, reĝo de armeo,
apud ŝi kuŝos
kvazaŭ ŝi estus
patrino via,
tial via nomo
plu daŭros en la mondo
dum vivos homoj,
princo de popoloj.“
Sigurd diris:
42.
„Ĉu bonan virinon
ekhavos Gunnar,
bonfama inter homoj,
diru al mi, Gripir,
kvankam tri noktojn
apud mi ŝi dormis,
virino rezoluta?
Estus senekzemple.“
Gripir diris:
43.
„Ambaŭ nuptoj
okazos kune
de Gunnar kaj Sigurd
en la haloj de Gjuki,
je reveno hejmen
vi ŝanĝos aspektojn
sed tenos vi ambaŭ
la spiritojn proprajn.“
Sigurd diris:
44.
„Kiel prosperos
poste rilatoj
inter homoj bofrataj?
Tion diru, Gripir.
Ĉu por Gunnar
el tio kreskos
plezuro poste
aŭ por mi mem?“
Gripir diris:
45.
„Vi ĵurojn memoros,
sed devas silenti,
por Gudrun vi nutros
aman sintenon,
sed Brynhild sin kredos
fie traktita,
elkovos ŝi planon
por venĝon plenumi.“
Sigurd diris:
46.
„Kian kompenson
akceptus virino,
al kiu mi trompojn
tiajn faris?
De mi ŝi havis
ĵurojn solenajn,
ne plenumitajn,
sed malmultan plezuron.“
Gripir diris:
47.
„Al Gunnar ŝi diros
rekte kaj klare,
ke vi ne tenis
solenajn promesojn,
kiam vin fidis
la filo de Gjuki
tute, senkondiĉe,
reĝo elstara.“
Sigurd diris:
48.
„Kio estas, Gripir,
kion vi al mi diras!
Ĉu veraj fariĝos
pri mi tiuj diroj?
Aŭ ĉu tiu virino,
inda je laŭdoj,
mensogos pri mi
kaj pri si mem?“
Gripir diris:
49.
„En sia kolero
kaj akra malĝojo
la virino potenca
ne bone vin traktos,
sed vi neniam
difekton al ŝi faros,
sed trompita ŝi estis
de vi kaj Gunnar.“
Sigurd diris:
50.
„Ĉu Gunnar la saĝa
sekvos ŝian instigon,
Guttorm kaj Hogni,
same poste?
Ĉu la filoj de Gjuki
sur bofrata korpo
prisangos siajn glavojn?
Diru pli, Gripir?“
Gripir diris:
51.
„Fariĝos kruela
la koro de Gudrun,
ŝiaj fratoj
vin mortigos,
forestos poste
ĉiam feliĉo
ĉe virino saĝa,
tion kaŭzas Grimhild.
52.
Per tio vin konsolu,
princo de armeo,
ke jena kompenso
estos al vi donita:
Sur tero ne iros
homo pli nobla,
sub la alta ĉielo
ol estas vi, Sigurd.“
Sigurd diris:
53.
„Nun ni disiĝu,
ne venkeblas fato,
nun vi, Gripir,
faris laŭ mia peto,
rapide vi profetus
vivon pli belan
por mi, onklo,
se vi tion povus.“


Athugagreinar

5.8 Grani: la fama ĉevalo de Sigurd.