Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Antaŭdiro de la Aŭguristino *

Unua verso:Aŭskulton mi petas / de dioj sanktaj,
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 1000
Grupo:Islanda

Klarigoj

Tiu traduko estas reviziita traduko, antaŭe ĝi aperis en
Islandaj Pravoĉoj, Malmö 1964.
Völuspá aŭ La Antaŭdiro de la Aŭguristino estas en la originalo unu el la plej grandiozaj poemoj en la islanda lingvo. Ĝia aŭtoro estas nekonata, sed multo subtenas, ke ĝi estas verkita ĉirkaŭ la jaro mil, kiam la malnova politeismo de la antikvaj Islandanoj devis cedi antaŭ la progresanta Kristanismo. La poemo estas konservita ĉefe en la fama manuskripto de la Edda poemoj, Konungsbók – La libro de la reĝo. La teksto estas nekompleta kaj konstateble deformita   MEIRA ↲
1.
Aŭskulton mi petas
de dioj sanktaj,
de altaj, nealtaj
filoj de Hejmdall;
Vi celas, Valföðr,
al rakontoj praaj,
la plej antikvaj,
kiujn mi memoras.
2.
Memoras mi gigantojn,
naskitajn en pratempo,
kiuj fruepoke
min nutris eduke;
naŭ memoras mondojn
mi kaj naŭ radikojn,
ankoraŭ dum sin kaŝis
Mondarbo sub tero.
3.
Antaŭ mondiĝo
mastris malesto,
mankis sablo
kaj malvarmaj ondoj,
ter’ ne troviĝis
nek ĉielvolbo,
vako estis vasta
kaj herbo nenie,
4.
Ĝis landojn levis
la filoj de Bur,
ili, kiuj formis
la faman Miðgarðr;
suno el sudo
sur salajn ŝtonojn
brilis, kaj grundon
garnis herboj.
5.
Disĵetis suno,
kompano de l’ luno,
el sud’ per man’ dekstra
radiojn ĉielvaste,
ne sciis suno
irejojn siajn,
ne sciis luno
potencon sian,
ne sciis steloj
staciojn siajn.
6.
La regaj potencoj,
dioj supersanktaj,
tiam siajn tronojn
ascendis por konsiloj;
al nokto kaj ties idoj
ili nomojn donis,
matenon ili nomis
kaj tagomezon,
postmezon kaj vesperon
por nombri la jarojn,
7.
Kunvenis Asoj
sur Verdokampo,
starigis altajn
sanktejojn, templojn,
forĝejojn faris
ornamaĵojn modlis,
prenilojn formis
kaj instrumentojn.
8.
Ludis ŝakon,
ŝatis gajon
al ili mankis
el or’ nenio,
ĝis venis tri,
virgaj, potencaj
gigant-devenaj,
el Jötunheimar.
Jen la tradukanto forlasas ok strofojn en sia traduko (strofoj 9 ĝis 16)
en kiuj estas la tiel nomita Nombrado de gnomoj (Dvergatal)
17.
Ĝis tri alvenis
el tiu trupo,
fortaj kaj favoraj
Asoj al domo,
trovis sur bordo
Askon kaj Emblan,
feblajn, senfortajn
kaj sortomankajn.
18.
Ĉi tiuj nek spiron
nek racion havis,
ne sangon, ne parolon,
nek belan aspekton;
spiron donis Óðinn,
racion Hajnir,
sangon Lodur
kaj belan aspekton.
19.
Arbon mi konas,
nomiĝas Yggdrasill,
altarbo, priverŝata
per koto blanka;
el tio venas roso
falanta en valojn,
staras ĉiam-verda
ĉe la Fonto de Urd.
20.
Devenas junulinoj,
multon sciantaj,
tri el tiu fonto,
kiu sub arbo kuŝas;
[La unua Urð nomiĝis,
la dua Verðandi,
Skuld la tria.
Runoj ili tranĉis,]
leĝojn ili establis
kaj sortojn de homoj,
longojn determinis
por vivdaŭro ilia.
21.
Memoras ŝi l’ unuan
batalon en la mondo,
kiam kontraŭ Gullveig
ili lancojn alpikis,
kaj en hal’ de Hár
ŝin brule mortigis,
trifoje bruligis
la trifoje naskitan,
ofte, refare,
ŝi tamen vivas.
22.
Ili nomis ŝin Heiðr
kie ajn ŝi venis,
sorĉistino trompema,
magion ŝi aplikis,
sorĉis ajnloke,
la diojn frenezigis,
ĉiam ŝi ravis
malbonajn homojn.
23.
La regaj potencoj,
dioj supersanktaj,
tiam siajn tronojn
ascendis por konsiloj,
ĉu la Asoj suferu
grandajn perdojn,
aŭ ĉu la dioj
ricevu rebonigon.
24.
Alĵetis Óðinn
lancon super l’ armeo,
estis jam milito
l’ unua en la mondo;
rompita estis
remparo diurba,
kampojn trakuris
Vanir sorĉpove.
25.
La regaj potencoj,
dioj supersanktaj,
tiam siajn tronojn
ascendis por konsiloj,
kiu per falsoj
l’ aeron difektis
aŭ promesis doni
Freyja al la gigantoj.
26.
Tor sola batalis,
ŝvelinta pro kolero,
li neofte malfaremas
je tiaj eventoj;
ĵuroj rompiĝis,
promesoj sanktaj,
ĉiuj kontraktoj
antaŭe faritaj. *-
27.
Pri aŭdpovo deponita
de Heimdallr ŝi scias,
kie ĝi teniĝas
sub la sankta altarbo;
riveron ŝi vidas
kote kaskadi
ĉe l’ deponaĵ’ de Óðinn.
Scias vi jam – aŭ ĉu? *-
28.
Solis ŝi ekstere
je ven’ de l’ antikva
Antaŭtimul’ de l’ Asoj,
li l’ okulojn enrigardis.
Kion vi serĉas?
Kial instigas?
Scias mi, kie
vi kaŝis l’ okulon,
en la plej fama
Fonto de Mímir!
Med-trinkas li matene
el tie kie kuŝas
la deponaĵ’ de Valföðr.
Scias vi jam – aŭ ĉu?
29.
Elektis por ŝi Herföðr
ringojn kaj kolĉenojn,
ŝi redonis saĝvortojn,
magiajn antaŭdirojn,
vidis vast-vaste
super ĉiuj mondoj.
30.
Ŝi vidis valkiriojn
el distanc’ venintajn,
pretajn alrajdi
al la regno de Gotoj;
Skuld tenis ŝildon,
kaj Skögul samfare,
Gunnur, Hildur kaj Göndul
kaj Geirskögul.
[Nun estas nomitaj
feinoj de Óðinn
pretaj rajdi
sur la tero, valkirioj]
31.
Mi vidis finsorton
de Baldr, sanganta,
dio fatsufera,
filo de Óðinn,
staris kreskinta
alte super kampoj,
svelta kaj belega
visko fatala.
32.
El tiu arbkreskaĵo,
tiele maldika,
mortiga lanc’ fariĝis
en la man’ de Höðr.
[Frato de Baldr
frue naskita,
tiu filo de Óðinn
ununokta mortigis.]
33.
Nek lavis manojn,
nek kombis hararon
antaŭ ol al fajro portis
malamikon de Baldr;]
Sed ekploris Frigg
en Fensalir
pro l’ aflikto de Valhöll.
Scias vi jam – aŭ ĉu?
34.
Ĉeniton ŝi vidis
ĉe Hveralundr
al Loki alsimilan,
la ruz-artifika,
sidas tie Sigyn
nun ĝojomanka
apude de l’ edzo.
Scias vi jam – aŭ ĉu?
35.
El orient’ rivero
tra venen-valoj fluas
de glavoj plen-plena,
nomiĝas Slíðr.
36.
Staris norde
sur Noktaj kampoj
palaco el oro
de l’ Nanogento;
staris alia
sur Loko de Ardo
drinkohalo de l’ giganto
nomata Brimir.
37.
Disde la suno
ŝi halon vidis,
starantan sur Náströnd
kun pordo kontraŭ nordo;
gutoj de veneno
tra fumtruo falas,
privolvas tiun halon
spinoj de serpentoj.
38.
Ŝi tie vidis vadi
tra rapidaj fluoj
rompintojn de ĵuroj
kaj murdemulojn,
kaj tiujn ruz-logintajn
edzinojn de aliaj,
suĉis tie Níðhöggr
korpojn kadavrajn,
disŝiris homojn Lupo.
Scias vi jam – aŭ ĉu?
39.
Sidis giganta gentulino
en ĝangalo fera
kaj tie naskis
hordon hidan;
el ili ĉiuj
eliris unu
de l’ luno glutonto
kun formo faŭka.
40.
De sango mortula
suĉas Lupo,
ŝmiras volbon
per ŝlima ruĝo;
nigros suno
sekvajn somerojn,
tondros veteroj.
Scias vi jam – aŭ ĉu?
41.
Sur teramaso sidis
harpon lud-frapante
de gigantin’ paŝtisto,
Eggþér gajogesta,
super tiu kriis
sur arbo pendumila
koko helruĝa,
kies nom’ estas Fjalarr.
42.
Kriis super la Asoj
Gullinkambi,
kiu heroojn vekas
ĉe Herjaföðr;
sed alia kriis
el sub la tero,
fulgruĝa koko
en la haloj de Hel.
43.
Bojas laŭte Garmr
antaŭ Gnipahellir;
rompiĝos kateno
kaj la Lup’ elkuros;
multon mi scias,
futuron mi vidas,
la juĝon elfinan
pri venkemaj dioj.
44.
Fratoj interbatos,
fariĝos murdintoj,
nevoj pritrompos
siajn proprajn parencojn,
misas en mondo,
adultoj ege oftas,
glavtempas, hakiltempas,
fendiĝas ŝildoj,
ventblovas, lupsvarmas,
antaŭ fal’ de l’mondo,
neniu homo
alian indulgos.
45.
La filoj de Mímir
libere disvagumas,
detru’ anonciĝas
per la akra Gjallarhorn;
Heimdallr laŭtblovas,
tenas kornon alte,
konsultas Óðinn
la kapon de Mímir.
46.
Tremas Yggdrasill,
frakseno tamen staras,
l’ antikva arbo ĝemas
kaj gigant’ liberiĝas.
47.
Bojas laŭte Garmr
antaŭ Gnipahellir;
rompiĝos kateno
kaj la Lup’ elkuros;
multon ŝi scias,
futuron mi vidas,
la juĝon elfinan
pri venkemaj dioj.
48.
El orient’ veturas
Hrymr ŝildportanta,
turniĝas Jörmungandr
demon-furioze;
ondfrapas serpento,
kriegas aglo,
ŝiras kadavrojn, bekpala,
Naglfar liberflosas.
49.
El oriento velas
ŝip’ kaj trans la maron
venas la hord’ de Múspell
sub gvido de Loki;
kuniras demonoj
ĉiuj post la Lupo,
ilin akompanas
la frato de Býleistr.
50.
Kio pri la Asoj?
Kio pri la elfoj?
Muĝtremas Jötunheimr,
kunsidas la Asoj,
ĝemas nanoj
antaŭ ŝtonpordegoj,
reĝoj de rokoj.
Scias vi jam – aŭ ĉu?
51.
Surtr el sudo
fajron ĵetas,
suno brilas
sur glavoj de dioj;
rokoj bruas
kaj gigantoj stumblas,
viroj mortvojas,
kaj ĉielo fendiĝas.
52.
Tiam de Hlín
dua aflikt’ okazas,
kiam Óðinn iras
por batali kontraŭ l’ Lupo,
kaj la brila mortiginto
de Beli kontraŭ Surtr,
tiam mortfalos
de Frigg la ĝojo.
53.
Tiam venas Viðarr,
la granda fil’ de Sigföðr,
por batali kontraŭ
la kadavraĵo-besto;
per ambaŭ manoj
li puŝas sian glavon
al Lupo en la koron
por venĝi la patron.
54.
Venas tiam la glora
filo de Hlóðyn,
iras fil’ de Óðinn
batali kontraŭ la Serpenton,
en kolero frapas
la protektant’ de Miðgarðr,
tiam ĉiuj homoj
de l’ Tero pereos,
paŝas paŝojn naŭ
la filo de Fjörgyn,
mortvundita, tamen
certa pri famo.
55.
Suno nigriĝas,
sinkas ter’ en maron,
la brilantaj steloj
de l’ ĉiel’ malaperos.
Furioze fajro
englutas la Mondarbon,
altegaj flamoj
ĝis ĉiel’ atingas.
56.
Bojas laŭte Garmr
antaŭ Gnipahellir,
rompiĝos kateno
kaj la Lup’ elkuros;
multon ŝi scias,
futuron mi vidas,
la juĝon elfinan
pri venkemaj dioj.
57.
Por la dua foj’ ŝi vidas
el maro leviĝi
la teron renaskitan
kaj freŝe verdan;
falas kaskadoj,
flugas aglo supre
kiu sur la monto
fiŝojn kaptas.
58.
Kunvenas la Asoj
sur Iðavöllr
kaj pri la Serpento
potenca diskutas;
memoras tie ili
pri gravaj eventoj
kaj pri l’ antikvaj
runoj de Fimbultýr.
59.
Tie sur herbejo
denove ili trovos
orajn, mirindajn
lud-tabulojn
kiujn ili posedis
en la pratempo.
60.
Portos agroj
nesemite grajnon,
malĝojoj ĉiuj foriĝos
je reveno de Baldr;
Höðr kaj Baldr
reloĝos en dihalo,
antaŭe detruita.
Scias vi jam – aŭ ĉu?
61.
Hajnir tiame
aplikos aŭguron,
kaj loĝos filoj
de de fratoj tronaj
ventejon vastan.
Scias vi jam – aŭ ĉu?
62.
Halon ŝi vidas
pli belan ol suno,
de l’ or’ tegitan
starantan sur Gimlé;
tie la meritaj
homoj loĝos
kaj por eterne
feliĉon ĝuos.
63.
Venas tie la nigra
drako flugante,
la brila, de malsupre,
el Niðafjöll;
Flugas super kampoj
Níðhöggr, portante
kadavrojn en flugiloj.
Nun je fin’ ŝi sinkos.


Athugagreinar


1.
strofo:
1.4 Hejmdall (islandlingve Heimdallr) estis gardisto de la dioj laŭ la skandinavia mitologio. Laŭ alia antikva poemo li estis la prapatro de la homoj. La „altaj, nealtaj idoj de Hejmdall“ estas do la diversaj sociaj klasoj de la homoj.
1.5 Valföðr: patro de bataloj: Odin (islandlingve Óðinn).
2.
strofo:
La aŭguristino nenion diras pri sia origino, sed mencias , ke ŝin nutris gigantoj en la komenco de tempoj de la universo. Ĉi tiu fakto klarigas tion, ke ŝi kabablas diri veraĵojn pri la mondo ek de la plej frua tempo. – Pri la ’naŭ mondoj’ estas ĉio mistera, sendube la ideo ĉiam estis nebula. – Laŭ la mitologio la ’Mondarbo’ (kies nomo estas islandlingve Yggdrasill t.e. La ĉevalo de Odin) limigis la universon per siaj branĉoj kaj radikoj. La aŭguristino memoras tiom praen, ke tiu arbo estis tiam ankoraŭ „sub tero“, t.e. ne ekkreskinta.
4.
strofo:
La „filoj de Bur“ estas Odin kaj liaj fratoj, verŝajne Hajnir (Hænir) kaj Lodur (Lóðurr) laŭ la 18a strofo.
5.
strofo: Ĝi estas obskura kaj havas diversajn interpretojn. Plej akceptebla estas la klarigo, ke la poeto priskribas la noktomezan sunon en la unuaj verslinioj, ke li ekhavis la penson, ke ĝuste ĉi tiel la suno agis en la prakomenco, antaŭ ol fiksiĝis la mondordo.
7.
strofo: La Verdokampo (islandlingve Iðavöllr) estas verŝajne la kampo, kie la herbejoj neniam velkos, la kampo de la senzorga vivo.
8.
strofo: Pri la gentulinoj el Gigant-mondo oni ne multe scias, sed kun ilia alveno la malboneco venis en la felican vivon de la dioj.
17.
strofo: ’Ĝis’ aludas al perdita temo. –La ’trupo’ trupo de la dioj aŭ la ’filoj de Bur’. Asko (islandlingve Askr) kaj Embla estis la unuaj homoj.
18.
strofo: Hajnir (islandlingve Hænir) kaj Lodur (islandlingve Lóðurr) estis dioj de la fajro sed estas cetere misteraj.
19.
strofo: ’Yggdrasill’ nomiĝs la Mondarbo, la kuntenanta forto en la universo. – ’Fonto de Urd’ (islandlingve Urðarbrunnr). Elt tiu fonto originas la fatoj de la mondo, alportataj de la tri Fatulinoj (Urðr, Verðandi kaj Skuld kiel oni nomas ilin en la 20. strofo). La ’koto blanka’ estas verŝajne akvo miksita de humo de magia frukteco. Nenio estis pli taŭga por plukonservi la verdecon de la Mondarbo, sed la koto kompreneble devis esti blanka kaj sankta.
20.
strofo. La tri Fatulinoj (junulinoj) kiu elvenis el Fonto de Urd regas super la pasinteco (Urðr), la estanteco (Verðandi) kaj la futuro (Skuld) respektive.
21.
strofo: Gullveig (esperantlingve Orulino) estas simbolo por la oro kaj la avareco kiu sekvas ilin kaj ĉiam revekiĝias. Hár alia nomo de Odin.
24.
strofo: Odin ĵetas lancon super la malamikan armeon por ĝin proprigi al si laŭ antikva kutimo. – La Vanoj (islandlingve Vanir) estis alia gento de dioj, tre spertaj por sorĉado. – Inter la 23a kaj 24a strofoj mankas la mito kiu estas konata el alia fonto, ke dioj komisiis al iu giganto konstrui por si novan remparon. Laŭ la konsilo de la maliculo Loki ili promesis al li kiel salajron la diino de la amo kiu estis Freja (islandlingve Freyja) kaj ankaŭ la sunon kaj la lunon. Poste la dioj konsideras sin trompitaj kaj mortigas la giganton. Ĉi tiu promeso-rompo de la dioj estis la prakaŭzo de ilia detruiĝo.
26.
strofo: Tor (islandlingve Þór) estis la plej forta inter la dioj: estis li, kiu mortbatis la giganton per sia martelo. La lastaj kvar verslinioj ĉiuj akcentas la samon: rompon de promeso, kio klare montras, kiel grave sekvoriĉa estis tiu ago laŭ la poeto.
27.
strofo: En la komenco la dioj estas kiel infanoj kiuj kunludas, interkonsiliĝas, regas la mondon pli per potenco ol antaŭvidemo. Ili estas dotitaj per la admirindaj sentumoj, kiuj distingas bestojn kaj infanojn de plenkreskuloj, precipe tiuj, kiuj inkliniĝas pli al meditado ol observado. Hejmdall havas la plej superan aŭdopovon de dia gardisto, li aŭdas kreski la herbon sur la tero kaj la lanon sur la ŝafoj. Kiam la dioj komprenas post la promeso-rompoj (vidu la 26an strofon) ke iliaj primitivaj kapabloj ne estas sufiĉaj por solvi la novajn problemojn, ili fordonas ilin parte por ekhavi anstataŭe – saĝecon. Ĝin posedas plej grandkvante kaj altkvalite Mimir (isl. Mímir), la dio de saĝeco, kiu loĝas ĉe la Fatofonto (isl. Mímisbrunnur) sub la mondarbo (sankta altarbo) Yggdrasil. Al tiu donas Odin sian okulon kaj Hejmdall sian aŭdopovon por ricevi anstataŭe la saĝecon.