Grupoj

Ĉio  (284)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (3)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (174)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La pokalo

Unua verso:Drinkante mi sola sidas
Proks. dato:≈ 1900–1925
Grupo:Islanda
1.
Drinkante mi sola sidas
vintra dum longvespero.
De la pokal’ aromas
floroj de la somero.
2.
Venas el la pasinto
en la animon ĝojo,
funebro jam forgesita
ploras je dua fojo.
3.
Post mi atendas morto,
firme en mano tenas
nigran ĉielprofundon,
ĝi de mallumo plenas.